Helpo de Collabora Office 24.04
Eblas konservi dokumenton de Collabora Office Verkilo en HTML-formato, por ke eblu vidigi ĝin per TTT-legilo. Oni povas ligi paĝan salton kun specifa titola alinea stilo por generi apartan HTML-paĝon tie, kie la stilo troviĝas en la dokumento. Collabora Office Verkilo aŭtomate kreas paĝon kiu enhavas hiperligilojn al ĉiu el tiuj paĝoj.
Kiam vi konservas tekstan dokumenton en HTML-formato, eventualaj grafikoj en la dokumento konserviĝas en la HTML-dokumenton kiel enkorpigitaj datumfluoj. Collabora Office provas konservi la originan formaton de grafikoj, t.e. JPEG-bildoj aŭ SVG-bildoj konserviĝos tiel en HTML. Ĉiuj aliaj grafikaj formatoj konserviĝos kiel PNG.
Apliku iun el la aprioraj titolaj alineaj stiloj de Collabora Office, ekzemple, "Titolo 1", al la alineoj kie generi novan HTML-paĝon.
Elektu menuerojn Dosiero - Sendi - Krei HTML-dokumenton.
En la kadro
, elektu la alinean stilon uzotan por generi novan HTML-paĝon.Enigu vojprefikson kaj nomon por la HTML-dokumento, kaj alklaku je Konservi.