Uzi sekciojn

Sekcioj estas nomitaj blokoj de teksto, inkluzive de grafikaĵoj aŭ objektoj, kiujn vi povas uzi diversmaniere:

Sekcio enhavas almenaŭ unu alineon. Kiam oni elektas tekston kaj kreas sekcion, alinea salto aŭtomate estiĝas ĉe la fino de la teksto.

Eblas enmeti sekciojn el teksta dokumento, aŭ tutan tekstan dokumenton kiel sekcion en alian dokumenton. Ankaŭ eblas enmeti sekciojn el teksta dokumento kiel ligilojn en alia teksta dokumento, aŭ en la sama dokumento.

Nota bildsimbolo

Por enmeti novan alineon antaŭ aŭ post sekcio, alklaku antaŭ aŭ malantaŭ la sekcio, kaj premu je Alt+Enter.


Sekcioj kaj kolumnoj

Eblas enmeti sekciojn en ekzistantan sekcion. Ekzemple, oni povas enmeti sekcion kiu enhavas du kolumnojn en sekcion kiu enhavas unu kolumnon.

La sekcia aranĝo, ekzemple pri la nombro da kolumnoj, havas prioritaton antaŭ la paĝa aranĝo difinita en paĝa stilo.

Bonvolu subteni nin!