Helpo de Collabora Office 24.04
Premu la klavojn OptionAlt+<underlined character> por malfermi menuon. En malferma menuo, premu la substrekitan signon por ruli komandon. Ekzemple, premu je OptionAlt+I por malfermi la menuon , kaj tiam H por enmeti hiperligilon.
Por malfermi kuntekstan menuon, premu je Shift+F10. Por fermi kuntekstan menuon, premu je Esc.
Elektu menuerojn Vidigi - Ilbretoj - Enmeti por malfermi la ilbreton Enmeti.
Premu je F6 ĝis la fokuso troviĝas en la ilbreto
.Premu la dekstrensagan klavon ĝis kiam la bildsimbolo Sekcio estas elektita.
Premu la malsuprensagan klavon, kaj tiam la dekstrensagan klavon por adapti la larĝon de la sekcio enmetota.
Premu je Enter.
Premu je F6 por meti la kursoron en la dokumenton.
Premu je F6 ĝis la fokuso troviĝas en la ilbreto
.Premu la dekstrensagan klavon ĝis kiam la bildsimbolo Tabelo estas elektita.
Premu la malsuprensagan klavon, kaj tiam la sagajn klavojn por elekti la nombron da kolumnoj kaj vicoj enmeti en la tabelon.
Premu je Enter.
Premu je F6 por meti la kursoron en la dokumenton.