Alineaj krommarĝenoj

Eblas ŝanĝi la krommarĝenojn por la aktuala alineo, aŭ por ĉiuj elektitaj alineoj, aŭ por alinea stilo.

tip

Oni ankaŭ povas agordi krommarĝenojn per la mezurilo. Por vidigi la mezurilon, elektu menuerojn Vidigi - Mezurilo.


Lokado de krommarĝenoj

Krommarĝenoj kalkuliĝas rilate al la maldekstra kaj dekstra paĝaj marĝenoj. Se vi volas etendigu la alineojn en la paĝan marĝenon, entajpu negativan numeron.

note

Por ŝanĝi la mezurunuojn, elektu je - Collabora Office-Verkilo - Ĝenerale, kaj elektu novan mezurunuon en la kampo Agordoj.


La krommarĝenoj estas diferencaj pri al skriba direkto. Ekzemple, rigardu la valoron de krommarĝeno Antaŭteksta en dekstrenaj lingvoj. La maldekstra eĝo de la alineo havas krommarĝenon rilate al la maldekstra marĝeno de la paĝo. En maldekstrenaj lingvoj, la dekstra eĝo de la alineo havas krommarĝenon rilate al la dekstra marĝeno de la paĝo.

Negativaj krommarĝenoj

Por pendanta krommarĝeno, enigu pozitivan valoron por Antaŭ teksto kaj negativan valoron por Unua linio.

La bildsimbolo Negativa krommarĝeno troviĝas en la sekcio Alineo de la flanka breto Ecoj. Klaku al tiu bildsimbolo por ŝalti la valorojn de Antaŭ teksto kaj Unua linio. Tio ebligas al vi baskuli alineon inter krommarĝena unua linio kaj negativa krommarĝeno.

Por krei negativan krommarĝenon: enigu unualinian krommarĝenon kie la krommarĝeno komencu, kaj klaku la bildsimbolon Negativa krommarĝeno por krei la negativan krommarĝenon.

bildsimbolo Negativa krommarĝeno

Bildsimbolo Negativa krommarĝeno

The Hanging Indent command can be added as a button to a toolbar, an item in a menu or context menu, or a shortcut key.

Bonvolu subteni nin!