Helpo de Collabora Office 24.04
Paĝokapoj kaj paĝopiedoj estas areoj en la supra kaj malsupra marĝenoj, kie oni povas enmeti tekston kaj bildojn. Paĝokapoj kaj paĝopiedoj aldoniĝas al la aktuala paĝa stilo. Ajna paĝo kiu uzas la saman stilon, aŭtomate ricevas la paĝokapon aŭ paĝopiedon aldonitan. Oni povas enmeti Kampojn, ekzemple paĝnumerojn kaj ĉapitrajn titolojn, en paĝokapoj kaj paĝopiedoj en teksta dokumento.
La paĝa stilo por la aktuala paĝo vidiĝas en la Statobreto.
Por enmeti paĝokapon al paĝo, elektu menuerojn Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝokapo, kaj elektu el la menuo la paĝan stilon por la aktuala paĝo.
Por enmeti paĝokapon al paĝo, elektu menuerojn Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝopiedo, kaj elektu el la menuo la paĝan stilon por la aktuala paĝo.
You can also choose
, click the or tab, and then select or . Clear the check box if you want to define different headers and footers for even and odd pages.Por uzi malsamajn paĝokapojn aŭ paĝopiedojn en dokumento, aldonu ilin al malsamaj Paĝaj stiloj, kaj tiam apliki la stilojn al la paĝoj kie aperu la paĝokapoj aŭ paĝopiedoj.
Iuj agordoj de paĝokapoj kaj paĝopiedoj ankaŭ disponiĝas al HTML-dokumentoj. HTML ne subtenas paĝokapojn kaj paĝopiedojn kaj anstataŭe eksportiĝas kun specifaj etikedoj, por ke ili estu rigardeblaj per foliumiloj. Paĝokapoj kaj paĝopiedoj eksportiĝas en HTML-dokumentoj nur se ili estas ŝaltitaj en la TTT-aranĝa reĝimo. Kiam oni remalfermas la dokumenton per Collabora Office, la paĝokapoj kaj paĝopiedoj vidiĝas ĝuste, inkluzive de eventualaj kampoj enmetitaj de uzanto.