Prilabori Ĉefajn Dokumentojn kaj ŝubdokumentojn

Ĉefa dokumento ebligas administri grandajn dokumentojn, ekzemple libron kun multaj ĉapitroj. La ĉefa dokumento estas rigardebla kiel ujo por unuopaj dosieroj de Collabora Office Verkilo. La unuopaj dosieroj nomiĝas subdokumentoj.

Krei ĉefan dokumenton

  1. Faru iun el la jenaj:

  1. Se vi kreas novan ĉefan dokumenton, la unua ero en Navigilo devus esti Teksto . Tajpu enkondukon aŭ enigi iom da teksto. Tio certigas ke, redaktinte ekzistantan stilon en la ĉefa dokumento, vi vidos la ŝanĝitan stilon kiam vi vidigos la subdokumentojn.

  2. En la Navigilo por ĉefaj dokumentoj (devus malfermi aŭtomate, alie premu je F5 por malfermi), alklaku kaj premu la bildsimbolon Enmeti , kaj fari iun el la jenaj:

  1. Elektu menuerojn Dosiero - Konservi.

Por redakti ĉefan dokumenton

Uzu la Navigilon por rearanĝi kaj redakti la subdokumentojn en model dokumento.

Bildsimbolo

Por ĝisdatigi indekson en ĉefa dokumento, elektu la indekson en Navigilo, kaj alklaku la bildsimbolon Ĝisdatigi.

Nota bildsimbolo

Enmetante objekton, ekzemple kadron aŭ bildon, en ĉefan dokumenton, ne ankru la objekton "al paĝo". Anstataŭe, agordu la ankron "al alineo" en la langeto Formato - (Objekta tipo) - Tipo, kaj agordu la pozicion de la objekto relative al "Tuta paĝo" en la listkadroj Horizontala kaj Vertikala.


Por komenci ĉiun subdokumenton en nova paĝo.

  1. Certigu ke ĉiu subdokumento komenciĝas per titolo kiu uzas la saman alinean stilon, ekzemple "Titolo 1".

  2. En la ĉefa dokumento, elektu menuerojn Vido - Stiloj, kaj alklaku la bildsimbolon Alineaj stiloj.

  3. Dekstre alklaku je "Titolo 1" kaj elektu je Modifi.

  4. Alklaku la langeton Teksta fluo .

  5. En la areo Saltoj , elektu je Insert, kaj tiam elektu je “Paĝo”en la kadro Tipo .

  6. Se vi volas ke ĉiu subdokumento komencu ĉe malpara paĝo, elektu je Laŭ paĝa stilo, kaj elektu je "Dekstra paĝo" en la kadro.

  7. Alklaku je Akcepti.

Por eksporti ĉefan dokumenton

  1. Elektu menuerojn Dosiero - Eksporti.

  2. En la listo Konservi kiel tipon, elektu tekstdokumentan dosieran formaton kaj alklaku al Konservi.

Nota bildsimbolo

La subdokumentoj eksportiĝos kiel sekcioj. Uzu de Formato - Sekcioj por malprotekti kaj forigi sekciojn, se vi preferas simplan dokumenton sen sekcioj.


Bonvolu subteni nin!