Helpo de Collabora Office 24.04
Oni povas facile enmeti paĝonumeran kampon en la paĝopiedon de dokumento. Oni ankaŭ povas enmeti paĝonombron en la paĝopiedon, ekzemple, laŭ la formo "Paĝo 9 el 12".
Elektu menuerojn Enmeti - Paĝokapo kaj paĝopiedo - Paĝopiedo kaj elektu la paĝan stilon enmetotan en la paĝopiedon.
Elektu menuerojn Enmeti - Kampoj - Paĝa Numero.
Se oni volas, oni povas ĝisrandigi la paĝonumeran kampon, same kiel teksto.
Alklaku antaŭ la paĝonumera kampo, tajpu je Paĝo kaj enigu spaceton; alklaku post la kampo, enigu spaceton kaj tajpu je el kaj enigu alian spaceton.
Elektu menuerojn Enmeti - Kampoj - Nombro da paĝoj.