Helpo de Collabora Office 24.04
En tekstaj dokumentoj, oni povas enmeti sinsekve numeritajn titolojn al bildoj, tabeloj, kadroj, kaj desegnaĵoj.
Oni povas redakti la tekston kaj la nombrajn ampleksojn por diverstipaj titoloj.
Kiam oni aldonas apudskribon al bildo aŭ al objekto, la objekto kaj la apudskriba teksto lokiĝos kune en nova kadro. Kiam oni aldonas apudskribon al tabelo, la apudskriba teksto enmetiĝos kiel alineo apud la tabelo. Kiam oni aldonas apudskribon al kadro, la apudskriba teksto aldoniĝos al la teksto en la kadro, aŭ antaŭ aŭ post la ekzistanta teksto.
Por movi kaj la objekton kaj la apudskribon, ŝovu la kadron kiu enhavas tiujn. Por ĝisdatigi la titolan nombradon post movi la kadron, premu je F9.
Por agordi apudskribon faru jene:
Elektu la eron en kiun enmeti apudskribon.
Elektu menuerojn Enmeti - Apudskribo.
Elektu la eblojn deziratajn, kaj alklaku al Bildo.
. Se vi deziras, vi povas ankaŭ enigi alian tekston en la kadron , ekzempleOni povas redakti apudskriban tekston rekte en la dokumenton.
Apudskribo formatiĝas laŭ la alinea stilo kiu kongruas kun la nomo de la apudskriba kategorio. Ekzemple, se vi enmetas apudskribon "Tabelo", la alinea stilo "Tabelo" aplikiĝas al la apudskriba teksto.
Collabora Office povas aŭtomate aldoni apudskribon kiam oni enmetas objekton, bildon, kadron, aŭ tabelon. Elektu menuerojn - Collabora Office Verkilo - Aŭtomata apudskribo.