Helpo de Collabora Office 24.04
Elektu la adresliston uzotan por porpoŝta kunfandado, kaj alklaku je Akcepti.
Elektu la datumbazan dosieron kiu enhavas la adresojn uzotajn kiel adreslisto. Se la dosiero enhavas pli ol unu tabelon, la dialogo Elekti tabelon malfermiĝos.
Malfermas la dialogon Nova adreslisto, kie oni povas krei novan adresliston.
Malfermas la dialogon Kutima filtrilo, kie oni povas apliki filtrilojn al la adreslisto por vidigi la ricevontojn kiujn oni volas vidi.
Malfermas la dialogon Nova adreslisto, kie oni povas redakti la elektitan adresliston.
Malfermas la dialogon Elekti tabelon, kie oni povas elekti alian tabelon uzotan por porpoŝta kunfandado.