Helpo de Collabora Office 24.04
Enigu novajn adresojn aŭ redaktu la adresojn por porpoŝtaj kunfandaj dokumentoj. Kiam vi alklakas je Akcepti, dialogo invitos vin enigi la lokon kie konservi la adresliston.
Enigu aŭ redaktu la kampan enhavon por ĉiu porpoŝta kunfanda ricevonto.
Alklaku la butonojn por navigi tra la rikordoj aŭ enigu rikordan numeron por vidigi rikordon.
Enmetas novan malplenan rikordon en la adresliston.
Forigas la elektitan rikordon.
Malfermas la dialogon Serĉi elementon. Oni povas lasi la dialogon malferma dum oni redaktas la elementojn.
Malfermas la dialogon Adapti adresliston kie oni povas rearanĝi, renomi, enmeti kaj forigi kampojn.