Helpo de Collabora Office 24.04
Agordi la saluton. Se la porpoŝta kunfanda datumbazo enhavas informon pri sekso, oni povas agordi diversajn salutojn bazitajn sur la sekso de la ricevonto.
Enmetas saluton.
Enmetas personan saluton en la porpoŝtan kunfandan dokumenton. Por uzi la aprioran saluton, malmarku ĉi tiun markobutonon.
Elektu la specialan saluton por ricevontino.
Malfermas la dialogon Propra saluto (Ricevontino).
Elektu la personecigitan saluton por vira ricevonto.
Malfermas la dialogon Propra saluto (Vira ricevonto).
Elektu la kamponomon de la adresa datumbaza kampo kiu enhavas la informon pri sekso.
Elektu la kampan valoron kiu montras la sekson de la ricevonto.
Elektu la aprioran saluton uzotan kiam vi ne agordis specialan saluton.
Vidigas la aspekton de la saluto.
Malfermas la dialogon Kongrui kampojn.
Uzu la foliumajn butonojn por vidigi la informon de la antaŭa aŭ sekva rikordo.
Sekva paŝo: Asistanto pri porpoŝta kunfandado - Alĝustigi aranĝon
Alie vi povas premi la butonon Fini kaj uzi la ilobretonPorpoŝta kunfandada ilobreto por fini la kunfandan proceson.