Finnotaj agordaĵoj
Agordas la formaton por finnotoj. La tipo de finnota numerado kaj la stiloj aplikotaj estas la disponeblaj ebloj.
Aŭtomata numerado
Komenci je
Enigu la numeron por la unua finnoto en la dokumento. Tio utilas se oni volas ke la finnota numerado ampleksu pli ol unu dokumenton.
Antaŭ
Enigu la tekston vidigotan antaŭ la finnota numero en la nota teksto. Ekzemple, tajpu je "pri: " por vidigi je "pri: ".
post
Enigu la tekston vidigotan post la finnota numero en la nota teksto. Ekzemple, tajpu je ")" por vidigi je "1)".
Stiloj
To ensure a uniform appearance for the endnotes in your document, assign a paragraph style, and assign character styles to the endnote anchor number and the number in the endnote area.
Alineo
Elektu la alinean stilon por la finnota teksto. Nur specialaj stiloj estas elekteblaj.
Paĝo
Elektu la paĝan stilon uzotan por la finnotoj.
Teksta areo
Elektu la signan stilon uzotan por finnotaj ankroj en la teksta areo de via dokumento.
Finnota regiono
Elektu la signan stilon uzotan por la finnotaj numeroj en la finnota areo.