Helpo de Collabora Office 24.04
Vi povas aligrandigi kaj forigi tabelkolumnojn per la klavaro.
Por aligrandigi kolumnon, metu la kursoron en tabelan ĉelon, tenu je Alt, kaj tiam premu la maldekstran aŭ dekstran sagon. Por aligrandigi la kolumnon sen ŝanĝi la larĝon de la tabelo, tenu jeKomando+AgordoStir+Alt, kaj tiam premu la maldekstran aŭ dekstran sagon.
Por pligrandigi la maldekstran krommarĝenon, tenu je AgordoAlt+Maj, kaj tiam premu la dekstran sagon.
Por aligrandigi vicon, metu la kursoron en la vicon, tenu je AgordoAlt, kaj tiam premu la supran aŭ malsupran sagon.
Por movi malsupren la tabelon en la paĝo, tenu je AgordoAlt+Maj, kaj premu la malsupran sagon.
Por enmeti kolumnon, metu la kursoron en tabelan ĉelon, tenu je AgordoAlt, kaj tiam premu Enmeti, malpremu ĝin, tiam premu la maldekstran aŭ dekstran sagon.
Por forigi kolumnon, metu la kursoron en la kolumnon forigotan, tenu je AgordoAlt, kaj tiam premu Forigi, kaj tiam premu la maldekstran aŭ dekstran sagon.
Por enmeti vicon, metu la kursoron en tabelan ĉelon, tenu je AgordoAlt, kaj tiam premu Enmeti, malpremu ĝin, tiam premu la supran aŭ malsupran sagon.
Por forigi vicon, metu la kursoron en la vicon forigotan, tenu je AgordoAlt, kaj tiam premu Forigi, kaj tiam premu la supran aŭ malsupran sagon.
Por ŝanĝi la konduton de tabeloj en teksta dokumento, elektu menuerojn Collabora Office - PreferojIloj - Agordaro - Collabora Office Verkilo - Tabelo.