Helpo de Collabora Office 24.04
Specifu la grandon, pozicion, interspacon, kaj ĝisrandigon por la elektita tabelo.
Enigu internan nomom por la tabelo. Oni povas uzi tiun nomon por rapide trovi la tabelon per la Navigilo.
Enigu la larĝon de la tabelo. Tiu markobutono disponeblas nur se la eblo Aŭtomata en la areo Ĝisrandigo ne estas elektita.
Vidigas la larĝon de la tabelo kiel elcenton de la paĝa larĝo.
Agordu la ĝisrandigon por la elektita tabelo.
Etendigas la tabelon horizontale al la maldekstraj kaj dekstraj marĝenoj. Tiu estas la rekomendita agordo por tabeloj en HTNL-dokumentoj.
Ĝisrandigas la maldekstran eĝon de la tabelo al la maldekstra paĝa marĝeno.
Ĝisrandigas la maldekstran eĝon de la tabelo al la krommarĝeno kiun vi enigas en la kadro Maldekstraen la areo Interspaco.
Ĝisrandigas la dekstran eĝon de la tabelo al la dekstra paĝa marĝeno.
Centrigas la tabelon horizontale en la paĝo.
Horizontale ĝisrandigas la tabelon laŭ la valoroj kiujn vi enigas en la kadroj Maldekstra kaj Dekstra en la areo Interspaco. Collabora Office aŭtomate kalkulas la tabelan larĝon. Elektu ĉi tiun eblon se vi volas specifi la unuopajn kolumnajn larĝojn.
Enigu la grandon de spaco lasota inter la maldekstra paĝa marĝeno kaj la eĝo de la tabelo. Ĉi tiu eblo ne disponeblas se la eblo Aŭtomata aŭ Maldekstraestas elektita en la areo Ĝisrandigo.
Enigu la grandon de spaco lasota inter la dekstra paĝa marĝeno kaj la eĝo de la tabelo. Ĉi tiu eblo ne disponeblas se la eblo Aŭtomata aŭ Dekstraestas elektita en la areo Ĝisrandigo.
Enigu la grandon de spaco lasota inter la supra eĝo de la tabelo kaj la teksto super la tabelo.
Enigu la grandon de spaco lasota inter la malsupra eĝo de la tabelo kaj la teksto sub la tabelo.
Enmeti alineon antaŭ tabelo ĉe la komenco de dokumento, titolo aŭ paĝopiedo, metu la kursoron antaŭ eventualan enhavon en la unua ĉelo, kaj premu je AgordaroAlt+Enigi.