Helpo de Collabora Office 24.04
Agordu kiel teksto fluu ĉirkaŭ objekto. Oni povas ankaŭ agordi la spacon inter la teksto kaj la objekto.
Por fluigi tekston ĉirkaŭ tabelo, metu la tabelon en kadro, kaj fluigu la tekston ĉirkaŭ la kadro.
Metas la objekton en apartan linion en la dokumento. La teksto en la dokumento vidiĝas super kaj sub la objekto, sed ne flanke de la objekto.
Neniu
Fluigas tekston maldekstre de la objekto se troviĝas sufiĉa spaco.
Antaŭ
Fluigas tekston dekstre de la objekto se troviĝas sufiĉa spaco.
post
Fluigas tekston ĉe ĉiuj kvar flankoj de la bordera kadro de la objekto.
Paralela
Metas la objekton antaŭ la tekston.
Tra
Aŭtomate fluigas la tekston maldekstre, dekstre, aŭ ĉe ĉiuj kvar flankoj, de la bordera kadro de la objekto. Se la distanco inter la objekto kaj la paĝa marĝeno estas malpli ol 2 cm, la teksto ne fluos.
Optimuma
Specifu la tekstajn ĉirkaŭfluajn agordaĵojn.
Komencas novan alineon sub la objekto kiam vi premas la enigan klavon. La spacon inter la alineoj difinas la grando de la objekto.
Movas la elektitan objekton al la fono. Ĉi tiu eblo disponeblas nur se vi elektis la ĉirkaŭfluan tipon Tra.
Fluigas tekston ĉirkaŭ la formo de la objekto. Ĉi tiu eblo ne disponeblas por la flutipo Tra, aŭ por kadroj. Por ŝanĝi la konturon de objekto, elektu la objekton, kaj elektu je Formato - Ĉirkaŭfluo - Redakti konturon.
Fluigas tekston nur ĉirkaŭ la konturo de la objekto, sed ne en malplenaj areoj en la objekta formo. Ĉi tiu eblo ne disponeblas por kadroj.
Agordas ĉu permesi ke la objekto superkovru alian objekton. Ĉi tiu eblo ne efikas ĉirkaŭfluon tra objektoj, kiuj ĉiam povas superkovri.
Specifu la kvanton de spaco lasenda inter la elektita objekto kaj la teksto.
Enigu la grandon de spaco lasota inter la maldekstra eĝo de la objekto kaj la teksto.
Enigu la grandon de spaco lasota inter la dekstra eĝo de la objekto kaj la teksto.
Enigu la grandon de spaco lasota inter la supra eĝo de la objekto kaj la teksto.
Enigu la grandon de spaco lasota inter la malsupra eĝo de la objekto kaj la teksto.