La jenaj ebloj disponeblas kiam oni elektas je Bibliografio kial la indeksa tipo.
Por atingi ĉi tiun komandon...
Elektu langeton Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indekso aŭ bibliografio - Tipo (kiam Bibliografio estas la elektita tipo)
Tipo kaj titolo
Specifi la tipon kaj titolon de la indekso.
Titolo
Enmetu titolon por la elektita indekso.
Tipo
Elektu la tipon de indekso enmetota aŭ redaktota. La disponeblaj ebloj en tiu langeto dependas de la indeksa tipo elektita. Se la kursoro troviĝas en indekso kiam vi elektas je Enmeti - Enhavolisto kaj indekso - Enhavolisto, indeksoj aŭ bibliografio, vi povas redakti tiun indekson.
Protektita kontraŭ permanaj ŝanĝoj
Malebligas ŝanĝi la enhavon de la indekso. Manaj ŝanĝoj, kiujn vi faras, perdiĝos kiam la indekso refreŝiĝos. Se vi deziras ke la kursoro rulumu tra protektita areo, elektu menuerojn Collabora Office - PreferojIloj - Agordaro - Collabora Office-Verkilo - Formata Asistanto, kaj marku la markobutonon Enŝalti kursoron en la sekcio Protektitaj zonoj .
Formatado de la elementoj
Numeri elementoj
Aŭtomate numeras la bibliografierojn. Por agordi la ordigadon, alklaku la langeton Elementoj.
Rondaj krampoj
Select the brackets used to enclose bibliography entries.
Ordigi
Agordas ordigadon de indekseroj.
Lingvo
Elekti la lingvajn regulojn uzotajn por ordigi la indekserojn.
Kriteritipo
Elektu je numera kiam vi volas ordigi numerojn laŭ valoro, ekzemple 1, 2, 12. Elektu je alfanumera, kiam vi volas ordigi la numerojn laŭ signokodo, ekzemple 1, 12, 2.