Helpo de Collabora Office 24.04
La jenaj ebloj disponeblas kiam oni elektas je Alfabeta indekso kiel la tipo de indekso.
Anstataŭigas identajn indekserojn per unuopa ero kiu listigas la paĝnumerojn kie okazas la ero en la dokumento. Ekzemple, la eroj "Vido 10, Vido 43" kuniĝos kiel "Vido 10, 43".
Anstataŭigas identajn indekserojn kiuj troviĝas en la rekte sekvantaj paĝo(j), per unuopa ero kiu listigas la unuan paĝnumeron kaj "f" aŭ "ff". Ekzemple, la eroj "Vido 10, Vido 11" kombiniĝos kiel "Vido 10f", kaj "Vido 10, Vido 11, Vido 12" kiel "Vido 10ff". Reala aspekto dependas de la lokaĵara agordo, sed estas transpasebla per Ordigi - Lingvo.
Anstataŭigas identajn indekserojn, kiuj ĉeestas en sinsekvaj paĝoj, per unuopa ero kaj la paĝamplekso kie la ero troviĝas. Ekzemple, la eroj "Vido 10, Vido 11, Vido 12" kuniĝos kiel "Vido 10-12".
Distingas inter majuskloj kaj minuskloj en identaj indekseroj. Por aziaj lingvoj aplikiĝas speciala traktado. Se vi deziras ke la unua ekzemplero de ero en la dokumento decidi la usklecon de la ero, elektu je Kombini identajn erojn.
Por uzi plurnivelan ordizon por aziaj lingvoj, elektu je Usklecodistinga. En la plurnivela ordizo, la uskleco kaj la diakritaj simboloj ignoriĝos kaj kompariĝos nur la primitivaj formoj de la eroj. Se la formoj ankoraŭ estas identaj, kompariĝos la usklecoj de la formoj kaj la larĝoj de la signoj, kaj la diferencoj en la japanaj kanoj.
Aŭtomate majuskligas la unuan literon de indeksero.
Enmetas indeksajn ŝlosilojn kiel apartajn indekserojn. Ŝlosilo enmetiĝas kiel supranivela indeksero kaj la eroj atribuitaj al la ŝlosilo kiel suberoj kun krommarĝeno.
Por difini indeksan ŝlosilon, elektu dialogon Enmeti indekseron .
Aŭtomate markas indekserojn per dosiero de kongruado - listo de vortoj por enmeti en indekson.
Elekti, krei, aŭ redakti dosieron de kongruado.
Agordas ordigadon de indekseroj.
Elekti la lingvajn regulojn uzotajn por ordigi la indekserojn.
Elektu je numera kiam vi volas ordigi numerojn laŭ valoro, ekzemple 1, 2, 12. Elektu je alfanumera, kiam vi volas ordigi la numerojn laŭ signokodo, ekzemple 1, 12, 2.