Helpo de Collabora Office 24.04
Collabora Office-Prezentilo ebligas al vi krei profesiajn prezentaĵojn kiuj povas inkluzivi diagramojn, desegnajn objektojn, tekston, aŭdvidaĵojn kaj variajn aliajn aĵojn. Se vi volas, vi eĉ povas importi kaj modifi prezentaĵojn de Microsoft PowerPoint.
Por ekranaj lumbildaj prezentaĵoj, eblas uzi animacion, lumbildajn transirojn, kaj plurajn metodojn de spektado por igi la prezentaĵon pli interesa.
Multaj iloj por krei vektorajn bildojn per Collabora Office-Desegnilo ankaŭ disponeblas per Collabora Office-Prezentilo.
Collabora Office-Prezentilo provizas ŝablonojn por krei profesie aspektajn lumbildojn.
Oni povas uzi kelkajn dinamikajn efektojn en lumbildoj, ekzemple animacio, kaj transiraj efektoj.
Kelkaj vidoj aŭ paĝoj disponeblas dum oni kompilas prezentaĵon. Ekzemple, la Lumbilda Ordigilo vidigas resumon de la lumbildoj en miniatura formo, dum la paĝo Flugfolio enhavas kaj la lumbildon kaj la tekston distribuotan al la spektontoj.
Collabora Office-Prezentilo ebligas provprezenti por mezuri la tempon bezonatan.
Vi povas publikigi viajn lumbildojn ekrane, flugfolie, aŭ kiel HTML-dokumentojn.
Collabora Office-Prezentilo donas al vi la liberecon ruli prezentaĵon ĉu aŭtomate, ĉu permane.