Helpo de Collabora Office 24.04
Collabora Office helpas vin agordi la ĝustajn provludajn tempojn por aŭtomate ŝanĝi la lumbildojn.
Pretigu la lumbildojn, startigi la prezentaĵon per la speciala bildsimbolo, rakontu al via imaga spektantaro tion, kion vi volas diri pri la unua lumbildo, tiam iru al la sekva lumbildo, ktp. Collabora Office registras la vidigan tempon por ĉiu lumbildo, por ke je la sekva fojo, kiam vi vidigas la prezentaĵon per aŭtomataj lumbildaj ŝanĝoj, la paŭzo estu kiel registrita.
Malfermu prezentaĵon, kaj ŝaltu al la vido Lumbilda ordigilo View.
Startigu la prezentaĵon per la bildsimbolo Provludi tempomezuradon en la ilobreto Lumbilda Vido. Vi vidos la unuan lumbildon, kaj tempomezurilon en malsupra angulo.
Kiam estas tempo iri al la sekva lumbildo, klaku al la tempomezurilo. Por konservi la defaŭltan agordon por ĉi tiu lumbildo, alklaku la lumbildon, sed ne la mezurilon. Daŭrigu por ĉiuj lumbildoj en via prezentaĵo.
Collabora Office registris la vidigan tempon por ĉiu lumbildo. Konservu vian prezentaĵon.
If you want the whole presentation to auto-repeat, open the menu Slide Show - Slide Show Settings. Click Loop and repeat after and OK.