Helpo de Collabora Office 24.04
En Collabora Office vi povas registri diversajn datumfontojn. La enhavo de la datumkampoj tiam disponeblas al vi por uzi en diversaj kampoj kaj regiloj. Via sistema adresaro estas tia datumfonto.
La ŝablonoj kaj asistantoj de Collabora Office uzas kampojn por la enhavo de la adresaro. Aktivigite la ĝeneralaj kampoj en la ŝablonoj aŭtomate anstataŭiĝas per la kampoj el la datumfonto de via adresaro.
Por ke okazu la anstataŭiĝo, vi devas informi al Collabora Office kiun adresaron vi uzas. La asistanto petante tiun informon aperas aŭtomate kiam vi aktivigas je la unua fojo, ekzemple, komercan leteran ŝablonon. Vi ankaŭ povas voki la asistanton sekvante la jenajn paŝojn.
La datumoj de la adresaro estas nurlega en Collabora Office-Datumilo. Ne eblas aldoni, redakti, aŭ forigi adresajn datumojn el en Datumilo.
Por ruli la asistanton Datumfonto de adresaro, elektu je Dosiero - Asistantoj - Fonto de adresaj datumoj.
Elektu menuerojn Iloj - Fonto de adresaro. Aperas la dialogo Ŝablonoj: Agordi adresaron
En la fallisto Datumfonto, elektu la sisteman adresaron aŭ la datumfonton uzotan kiel adresaron.
Se vi ne jam registris la sisteman adresaron en Collabora Office kiel la datumfonton, alklaku la butonon Fonto de adresaj datumoj.... Tio kondukas vin al la Asistanto por datumfonto de adresaro, per kiu vi povas registri vian adresaron kiel la novan datumfonton en Collabora Office.
En la fallisto Tabelo, elektu la datumbazan tabelon uzotan kiel adresaron.
Sub Kampa agordo, kongruigi la kampojn por antaŭnomo, kompanio, fako, ktp, al la aktualaj kampaj nomoj uzataj en via adresaro.
Kiam fininte, fermu la dialogon per Akcepti.
Nun via datumfonto estas registrita en Collabora Office kiel la adresaro. Se vi nun malfermas ŝablonon el la kategorio Komerca korespondado, Collabora Office povas aŭtomate enmeti la ĝustajn kampojn por formulara letero.