Helpo de Collabora Office 24.04
Vi povas enmeti tekston al en aliaj dokumentaj tipoj, ekzemple kalkultabeloj kaj prezentaĵoj. Notu ke diferenco ekzistas inter ĉu la teksto enmetiĝas en tekstan kadron, aŭ en kalkultabelan ĉelon, aŭ en la skeman vidon de prezentaĵo.
Se vi kopias tekston al la poŝo, vi povas alglui ĝin kun aŭ sen tekstaj atributoj. Uzu la fulmoklavojn
+C por kopii kaj +V por alglui.Por elekti la formaton laŭ kiu la enhavo de la poŝo algluiĝu, klaku al la sago apud la bildsimbolo Alglui en la normala breto, aŭ elektu je Redakti - Alglui speciale, kaj elektu la ĝustan formaton.
Se teksta dokumento enhavas titolojn formatitajn laŭ la Titola Alinea Stilo, elektu je Dosiero - Sendi - Skemo al prezentaĵo. Nova prezentaĵo kreiĝos kiu enhavos la titolojn kiel skemon.
Se vi volas transigi ĉiun titolon kun ĝiaj alineoj, elektu la komandon Dosiero - Sendi - Aŭtomata resumo al prezentaĵo. Necesas ke vi formatis la titolojn laŭ rilata Alinea Stilo por povi vidi ĉi tiun komandon.
Se vi elektas tekston kaj ŝovas ĝin al en kalkultabelo per ŝovi kaj demeti, ĝi enmetiĝos kiel teksto en la ĉelon kie vi maltuŝas la muson.
Se vi ŝovas tekston al la normala vido de prezentaĵo, OLE-objekto enmetiĝos kiel Collabora Office-kromprogramo.
Se vi ŝovas la tekston al la skema vido de prezentaĵo, ĝi enmetiĝos ĉe la kursora loko.