Helpo de Collabora Office 24.04
Uzu la poŝon por kopii la enhavon de unuopa ĉelo. Vi povas ankaŭ kopii formulon el ĉelo al la poŝo (ekzemple, el la eniga linio de la formula breto) por ke la formulo enmetiĝu en la tekston.
Por kopii ĉelaron al teksta dokumento, elektu la ĉelaron en la kalkultabelo kaj uzu aŭ la poŝon aŭ ŝovu ĝin por enmeti la ĉelojn en la dokumenton. Tiam vi trovos OLE-objekton en la teksta dokumento, kiun vi povas plu redakti.
Se vi ŝovas ĉelojn al la normala vido de prezenta dokumento, la ĉeloj enmetiĝos tie kiel OLE-objekto. Se vi ŝovas ĉelojn en la skizan vidon, ĉiu ĉelo formos linion de la skema vido.
Kiam vi kopias ĉelaron el Collabora Office Tabelilo al la poŝo, la desegnaj objektoj, OLE-objektoj kaj diagramoj en tiu amplekso ankaŭ kopiiĝas.
Se vi enmetas ĉelaron kun integra diagramo, la diagramo konservos sian ligilon al la fonta ĉelaro nur se vi kopiis la diagramon kaj la fontan ĉelaron kune.