Helpo de Collabora Office 24.04
Ekzistas diversaj metodoj por komenci diagramon:
Enmeti diagramon bazitan sur datumoj el ĉeloj en Tabelilo aŭ Verkilo.
Ĉi tiuj diagramoj aŭtomate aktualiĝos kiam la fontaj datumoj ŝanĝiĝos.
Enmetu diagramon kun aprioraj datumoj, kaj uzu la dialogon Datumtabelo por enigi viajn proprajn datumojn por tiu diagramo.
Eblas krei tiajn diagramojn per Verkilo, Prezentilo kaj Desegnilo.
Kopiu diagramon el Tabelilo aŭ el Verkilo en alian dokumenton.
Ĉi tiuj diagramoj estas ekrankopioj de la datumoj kiam ili kopiiĝis.
En Tabelilo, diagramo estas objekto en folio kopiebla al alia folio de la sama dokumento, la datumaro restas ligitaj al la ĉelaro en la alia folio. Se ĝi kopiiĝas al alia dokumento de Tabelilo, ĝi havas la propran diagraman datuman tabelon kaj ne plu estas ligita al la origina ĉelaro.
Alklaku en la ĉelaro prezentota en via diagramo.
Alklaku al la bildsimbolo Enmeti diagramon en la ilobreto Normala.
Vi vidas diagraman antaŭvidon kaj la Diagraman Asistanton.
Sekvu la paŝojn en la Diagrama Asistanto por krei la diagramon.
En dokumento de Verkilo, vi povas enmeti diagramon bazitan sur la valoroj en tabelo de Verkilo.
Alklaku en tabelo de Verkilo.
Elektu je Enmeti - Hiperligilo.
Vi vidas diagraman antaŭvidon kaj la Diagraman Asistanton.
Sekvu la paŝojn en la Diagrama Asistanto por krei la diagramon.
En Verkilo, Desegnilo aŭ Prezentilo, elektu je Enmeti - Diagramo por enmeti diagramon bazitan sur aprioraj datumoj.
Vi povas ŝanĝi la apriorajn valorojn duoble alklakante en la diagramo kaj elektante je Vido - Diagrama Datuma Tabelo.