ActiveX-regilo por vidigi dokumentojn per Internet Explorer

Nur per Vindozo, vi povas vidigi ajnan Collabora Office-dokumenton en fenestro de Microsoft Internet Explorer. Instalu la ActiveX-regilon per la Collabora Office-programon Setup.

Instali la ActiveX-regilon

  1. Fermi je Collabora Office kaj la Rapidstartilon.

  2. Alklaku la butonon Komenci en la Vindoza ilobreto. Elektu je Agordoj.

  3. En Agordoj, alklaku al Aplikaĵoj.

  4. En la listo Aplikaĵoj kaj funkcioj, elektu je Collabora Office, kaj klaku al Ŝanĝi.

  5. En la instala asistanto, elektu Modifi.

  6. Malfermu la elementon Nenepraj komponantoj kaj trovu la elementon ActiveX. Malfermu la submenuon de la bildsimbolo kaj elektu instali la eblon.

  7. Alklaku al Sekva kaj Instali.

Vidigi Collabora Office-dokumentojn

  1. En Internet Explorer, foliumi al retpaĝo kiu enhavas ligilon al Collabora Office-Verkilo-dokumenton, ekzemple.

  2. Alklaku la ligilon por vidigi la dokumenton en la fenestro de Internet Explorer.

    Vi povas ankoraŭ dekstre alklaki la ligilon por konservi la dosieron en vian diskaparaton.

Redakti Collabora Office-dokumentojn

La Collabora Office-dokumento en Internet Explorer montras aron de nurlegaj ilbretaj bildsimboloj.

  1. Alklaku la bildsimbolon Redakti dosieron en la ilobreto de la dokumento por malfermi ekzempleron de la dokumento en nova Collabora Office-fenestro.

  2. Redakti la ekzempleron de la dokumento.

Bonvolu subteni nin!