Alirebleco en Collabora Office
La sekvaj alireblecaj funkcioj estas parto de Collabora Office:
-
Subteno de eksteraj aparatoj kaj aplikaĵoj
-
Aliro al ĉiuj funkcioj per klavaro. La klavoj, kiuj anstataŭas la musajn agojn, estas listigitaj en la Collabora Office Helpo
-
Plibonigita legebleco de ekrana enhavo
-
Zomi ekranan fasadon por menuoj, bildsimboloj kaj dokumentoj
La fasado estas skalebla per la agordoj de la . La apriora tipara grando por dialogoj estas 12pt, kiu korespondas al skalo 100%. Vi ankaŭ povas ŝanĝi la tiparan grandon por dialogoj en - Collabora Office - Vido. Vi povas ŝanĝi la zoman faktoron de dokumento en Vido - Zomi, aŭ duope alklakante la zoman faktoron en la Stata Breto.
Bonvolu noti ke la alirebleca subteno dependas de Ĝavo-teknologio por komunikado kun asistaj iloj. Tio signifas ke la unua programa starto eble daŭros kelkajn sekundojn pli, ĉar necesas startigi ankaŭ la Ĝavointerpretilon.