Helpo de Collabora Office 24.04
Alklaku por malfermi aŭ fermi la breton Desegni, kie vi povas aldoni formojn, liniojn, tekston, kaj klarigilojn al la aktuala dokumento.
Vi povas enŝalti kaj aŝalti la ilobreton Desegni de dokumento en Verkilo aŭ Tabelilo, uzante bildsimbolon en la ilobreto Normala.
Vidigi desegnajn funkciojn
Vi povas ŝanĝi tion, kiuj butonoj estas videblaj en la ilobretoj. Dekstre klaku ilobreton por atingi la komandon Videblaj butonoj.
Ebligas al vi elekti objektojn en la aktuala dokumento. Por elekti objekton, klaku al la objekto per la sago. Por elekti pli ol unu objekton, ŝovu elektokadron ĉirkaŭ la objektojn. Por aldoni objekton al elektaĵo, premu je Maj, kaj klaku la objekton.
Por enigi tekston en linio, duoble klaku la linion kaj tajpu aŭ algluu vian tekston. La teksta direkto kongruas al la direkto laŭ kiu vi ŝovis por desegni la linion. Por kaŝi la linion, elektu je Nevidebla en la kadro Linia stilo en la breto Desegnobjektaj atributoj.
Desegnas rektangulon kie vi ŝovas en la aktuala dokumento. Alklaku kie vi volas meti angulon de la rektangulo, kaj ŝovu al la grando dezirata. Por desegni kvadraton, tenu je Maj dum vi ŝovas.
Desegnas ovalon kie vi ŝovas en la aktuala dokumento. Alklaku kie desegni la ovalon, kaj ŝovu al la grando dezirata. Por desegni cirklon, tenu je Maj dum vi ŝovas.
Desegnas linion kiu konsistas el rektaj linieroj. Ŝovu por desegni linieron, alklaku por difini la finpunkton de la liniero, kaj ŝovu por desegni novan linieron. Duoble alklaku por findesegni la linion. Por krei fermitan formon, duoble alklaku la komencan punkton de la linio.
Tenu la klavon Maj dum vi desegnas plurlateron, por loki punktojn je 45 grada angulo.
La reĝimo Redakti punktojn ebligas al vi interage ŝanĝi la unuopajn punktojn de la plurlatero.
Desegnas glatan Bezier-kurbon. Alklaku kie la kurbo komenciĝu, ŝovu, lasu, kaj movu la montrilon al kie la kurbo finiĝu, kaj alklaku. Movu la montrilon kaj ree alklaku por aldoni rektan linieron al la kurbo. Duoble alklaku por findesegni la kurbon. Por krei fermitan formon, duoble alklaku la komencan punkton de la kurbo.La arkon de la kurbo regas la distanco laŭ kiu vi ŝovas.
Desegnas arkon en la aktuala dokumento. Por desegni arkon, ŝovu ovalon ĝis la grando bezonata, kaj alklaku por difini la komencan punkton de la arko. Movu vian montrilon al kie vi volas meti la finan punkton kaj alklaku. Ne necesas alklaki sur la ovalon. Por desegni arkon bazitan sur cirklo, tenu je Maj dum vi ŝovas.
Desegnas plenigitan formon difinitan per la arko de ovalo kaj du radiusaj linioj en la aktuala dokumento. Por desegni elipsan torton, ŝovu ovalon ĝis la grando bezonata, kaj alklaku por difini la unuan radiusan linion. Movu la montrilon al kie vi volas meti la duan radiusan linion kaj alklaku. Ne necesas alklaki sur la ovalo. Por desegni cirklan torton, tenu je Maj dum vi ŝovas.
Desegnas plenigitan formon difinitan per la arko de cirklo kaj diametra linio en la aktuala dokumento. Por desegni cirklan segmenton, ŝovu cirklon ĝis la grando bezonata, kaj alklaku por difini la komencan punkton de la diametra linio. Movu la montrilon al kie vi volas meti la finan punkton de la diametra linio kaj alklaku. Ne necesas alklaki sur la cirklo. Por desegni elipsan segmenton, tenu je Maj dum vi ŝovas.
Draws a line that ends in a rectangular callout with horizontal text direction from where you drag in the current document. Drag a handle of the callout to resize the callout. To add text, click the edge of the callout, and then type or paste your text. To change a rectangular callout to a rounded callout, drag the largest corner handle when the pointer changes to a hand.
Draws a line that ends in a rectangular callout with vertical text direction from where you drag in the current document. Drag a handle of the callout to resize the callout. To add text, click the edge of the callout, and then type or paste your text. To change a rectangular callout to a rounded callout, drag the largest corner handle when the pointer changes to a hand. Only available when Asian language support is enabled.
Draws a text box with vertical text direction where you click or drag in the current document. Click anywhere in the document, and then type or paste your text. You can also move the cursor to where you want to add the text, drag a text box, and then type or paste your text. Only available when Asian language support is enabled.