Helpo de Collabora Office 24.04
En Collabora Office-Tabelilo, vi povas enmeti valorojn, tekston aŭ formulojn kiuj samtempe kopiiĝas al aliaj elektitaj folioj de via dokumento.
Elektu ĉiujn deziratajn foliojn tenante la klavon KomandoStir kaj alklakante al la rilataj registraj taboj kiuj ankoraŭ estas grizaj en la malsupra marĝeno de la laborspaco. Ĉiuj elektitaj registraj taboj nun estas blankaj.
Vi povas uzi je Maj+KomandoStir+Paĝo supren aŭ Paĝo malsupren por elekti plurajn foliojn per la klavaro.
Nun kiam vi enigas valorojn, tekston aŭ formulojn en aktiva folio, ili aperos en la samaj lokoj en la aliaj elektitaj folioj. Ekzemple, datumoj enigitaj en ĉelo "A1" de la aktiva folio aŭtomate eniĝas en ĉelo "A1" de ĉiu alia elektita folio.