Ĉeloj en valuta formato
In Collabora Office Calc you can give numbers any currency format. When you click the icon in the bar to format a number, the cell is given the default currency format set under .
Interŝanĝi dokumentojn de Collabora Office-Tabelilo povas kaŭzi miskomprenojn, se via dokumento de Collabora Office-Tabelilo estas ŝargita de uzanto kiu uzas malsaman aprioran valutan formaton.
En Collabora Office-Tabelilo vi povas agordi, ke numero kiun vi formatis kiel "1,234.50 €", restos en eŭroj en alia lando kaj ne iĝas dolaroj.
Vi povas ŝanĝi la valutan formaton en la dialogo (elektu langeton ) laŭ du landaj agordoj. En la fallisto elektu la bazajn agordon por dekuma kaj mila disigiloj. En la listujo vi povas elekti la valutan simbolon kaj ties pozicion.
-
Ekzemple, se la lingvo estas agordita al "Apriora" kaj vi uzas germanan lokaĵaron, la valuta formato estas "1.234,00 €". Punkto uzatas antaŭ la milaj ciferoj kaj komo antaŭ la dekumaj lokoj. Se vi nun elektas la suban valutan formaton "$ Angla (US)" el la listujo , vi havos la formaton "$ 1.234,00". Kiel vi vidas, la disigiloj restas samaj. Nur la valuta simbolo ŝanĝiĝis, sed la subkuŝanta formato de la notacio restas sama al la lokaĵara agordo.
-
Se, sub , vi konvertas la ĉelojn al "English (US)", la agordo anglalingva lokaĵaro ankaŭ ŝanĝiĝas kaj la apriora valuto nun estas "$ 1,234.00".