Helpo de Collabora Office 24.04
La funkcio Aŭtomata filtrilo enmetas falliston en unu aŭ pliaj kolumnoj, kiu ebligas elekti rikordojn (vicojn) vidigotajn.
Elektu la kolumnojn uzotajn per Automata Filtrilo.
Elektu je Datumoj - Filtrilo - Aŭtomata filtrilo. La fallistaj sagoj estas videblaj en la unua vico de la elektita ĉelaro.
Rulu la filtrilon alklakante la falsagon en la kolumna titolo kaj elektante eron.
Vidiĝas nur tiuj vicoj kies enhavo plenumas la filtrilajn kriterojn. La aliaj vocoj estas elfiltritaj. Oni povas vidi ke vicoj estas elfiltritaj se la vicnumeroj estas nekontinuaj. Kolumno uzita por la filtrilo identigeblas per malsama koloro de la saga butono.
Kiam vi aplikas pluan Aŭtomatan filtrilon je alia kolumno de filtrita datuma amplekso, tiam la aliaj fallistoj listigas nur la filtritajn datumojn.
Por revidigi ĉiujn rikordojn, elektu la elementon ĉio en la fallisto Aŭtomate filtri. Se vi elektas je Normala, la dialogo aperos, ebligante al vi agordi normalan filtrilon. Elektu je "Supraj 10" por vidigi nur la 10 plej altajn valorojn.
Por haltigi la Aŭtomatan Filtrilon, reelektu ĉiujn ĉelojn elektitajn en paŝo 1 kaj denove elektu je Datumoj - Filtrilo - Aŭtomata filtrilo.
Por apliki malsamajn aŭtomatajn filtrilojn al diversaj folioj, vi devas unue agordi datumbazan amplekson por ĉiu folio.
La aritmetikaj funkcioj ankaŭ prizorgas la ĉelojn nevideblajn pro aplikita filtrilo. Ekzemple, sumo de kolumno ankaŭ sumigos la valorojn en la elfiltritaj ĉeloj. Apliku la funkcion SUBTOTAL se nur la ĉeloj videblaj post apliko de filtrilo estu konsiderataj.